最近搜索
Tra la sonĝoj - Jele 《Tra la sonĝoj (Esperanto)》 HQ
更新时间:2025-06-05 19:38:14
文件格式:flac
音乐下载
被下架或封杀等部分试听资源与网盘资源可能不一致,请以网盘资源为准
标签
歌词

Tra la sonĝoj

Teksto kaj muziko: Elena Wilke

Iĝas nunaj eventoj pasintaj

kaj amikoj revenas al mi.

Ili iras tra vivlabirintoj

tra la sonĝoj de mia anim’.

Refreno:

Tra la sonĝoj de mia animo,

tra la sonĝoj de mia anim’. (2-foje)

Kiel rojoj diverseokulaj

flustras vorte letera torent’.

Jen letero de iu revulo.

Tio estas de homo-talent’.

Plenumiĝos ĉu iam la sonĝoj,

ĉu vizioj fariĝos la ver’?

Roje fluas vidaĵoj senordaj,

ĉu formiĝos el ili river’?

Refreno:

Ĉu formiĝos el ili rivero?

Ĉu formiĝos el ili river’? (2-foje)

Sed… banale, rakonti al iu

tion nur interesan al mi.

Serĉas idoj la unu alian,

jam plenkreskaj la varmon dum vintr’.

Refreno:

Tra la sonĝoj de mia animo,

tra la sonĝoj de mia anim’. (2-foje)